43 jaroj sur rulseĝo, senbezone …

rulsegxulo

Rufino Borrego estis 13-jaraĝa kiam li havis diagnozon pri nekuracebla muskola distrofio, kaj li vivadis dum sinsekvaj 43 jaroj moviĝanta sur rulseĝo, ĝis tiam, kiam neŭrologino malkovris, ke la malsano kiu trafis Borregon estis ne tia diagnozita je lia adoleskaĝo.

Vere lia problemo estis severa miastenio, kiu estas neŭro-muskola malsano difektiganta la impulsojn de la nervaj histoj al muskoloj – tio estigas tre rapidan malfortecon en la muskoloj, kies movoj malaperas.

La malsano estis facile renversigita per kuracilo simpla por astmo, kiu taŭgis al la vera problemo suferiganta lin. Tiamaniere li denove povis glate paŝadi post 43 jaroj.

La neŭrologo Teresinha Evangelista ne kulpigas la tiamajn kuracistojn pro tia malĝusta diagnozo. “Tia estis la ebla diagnozo tiutempe. Tiam la severa miastenio ne estis konata ĉar ĝi estis difinita kiel malsano nur je la 1970 jardeko”, tion ŝi asertis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog