Retumila kromaĵo denuncas brazilajn politikistojn

vigieaqui

La nova retejo “Vigie Aqui” (Viglu ĉi tie) lanĉis kromaĵon por la retumilo Kromo de Guglo, kiu atentigas pri politikistoj kun procesoj. La afero estiĝis partnerece kun la projekto “Excelências” (Moŝtoj), kiu liveras informojn, kaj la reklamagentejo “Grey”. Kiam oni legos tekston en interreto, tiam la nomoj de politikistoj kun nesolvitaj juĝaj aferoj aperos markitaj per viola koloro. La leganto estos atentigita pri politikistoj tiaj, ĉu kondamnitaj, ĉu cititaj, ĉu jure enketitaj, kaj lasante la musaparaton sur la nomo, ties koncerna slipo aperas, enhavanta la tutan juĝan historion de la politikisto.

“Estas miloj da politikistoj. Pli ol 500 federalaj deputitoj, pli ol 5.500 urbestroj kaj 60.000 urbaj konsilantoj. Neeblas al voĉdonanto parkerigi ĉiujn, do ni kreis tiun ilon por doni pli da travidebleco ao Brazilo kaj helpi la homojn pridecidi siajn voĉdonojn”, tion klarigas Maurício Vargas, kiu estas la ĉefa afergvida oficisto de la retejo “Reclame Aqui” (Plendu ĉi tie), kaj idealigis la novan retejon.

La kromaĵo funkcias je ĉiuj retpaĝaroj kaj sociaj retoj, eĉ tiuj de la politikistoj mem, kaj la datumoj estos monate ĝisdatigitaj kun informoj de federalaj kaj subŝtataj tribunaloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog