Monpuno kontraŭ seksa ĝenado en Buenos-Ajreso

Laŭ informis Radio Francio Internacia, argentinaj aŭtoritatoj aprobis ĉi-semajne kreon de puno al aŭtoroj de seksa ĝenado sur stratoj de la ĉefurbo. Kiu ĝeni virinojn, tiu pagos monpunon ĝis 1.000 argentinaj pesoj (ĉirkaŭ 58 eŭroj).

Enketoj montris, ke ĉirkaŭ 97% de la argentinaj virinoj jam trapasis ian ĝenan situacion surstrate. Por kontraŭbatali tion estos punataj “rekta kaj nerekta seksa komento pri la korpo, ne konsentita foto kaj filmeto de intimaj partoj, netaŭga fizika tuŝo, persekuto, masturbado kaj ekshibicio”.

Tiu tema reliefiĝis post serio da mortigoj lastatempe pri virinoj viktimaj de siaj kunuloj. Laŭ oficialaj statistikoj unu virino argentina estas mortigita po 30 horoj, pro geedzaj kialoj. Oktobre la tuta Argentino spertis mobilizadon, post la morto de la 16-jaraĝa adoleskanto Lucia Pérez, kiu estis drogita, stuprita kaj brutale murdita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog