La 10 plej profitdonaj jutubistoj enspezis USD 70 milionojn ĉi-jare

pewdiepie

La anglalingva periodaĵo Forbeso, kiu estas inter la plej sukcesaj magazinoj pri ekonomiko, kreis rangliston pri la plej profitdonaj jutubistoj tutmonde. Jam estas la dua eldono, kaj denove la sveda Felix Avrid Ulf Kjellberg, pli konata ĉe interreto kiel “PewDiePie”, staras je la supro.

En 2016 la sveda akumulis 15 milionojn da usonaj dolaroj, sed ne nur pere de sia jutub-kanalo. PewDie gajnis multe da mono ankaŭ per serio je elsendfluo de Jutubo Ruĝa, kaj per vendado de 112 mil ekzempleroj de sia libro titolita “Ĉi tiu libro amas vin”.

1) PewDiePie (komputilaj ludoj) – USD 15 milionoj
2) Roman Atwood (humuro) – USD 8 milionoj
3) Lilly Singh (humuro kaj repo) – USD 7,5 milionoj
4) Anthony Padilla KAJ Ian Hecox (humuro) – USD 7 milionoj
5) Rosanna Pansino (kuirarto kaj scienco) – USD 6 milionoj
6) Tyler Oakley (aktivismo GLAT) – USD 6 milionoj
7) Markiplier (komputilaj ludoj) – USD 5,5 milionoj
7) Germán Garmendia (humuro kaj muziko) – USD 5,5 milionoj
8) Rhett and Link (humuro) – USD 5 milionoj
8) Colleen Ballinger (humuro) – USD 5 milionoj


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog