Kelnero ne plu estas bezonata pri pago je restoracio

fakturo-restoracio

Kiu ne plaĉas atendi kelneron kiu alportos la fakturon pri konsumo ĉe restoracio eble tiu ŝatus ekscii, ke alia pli rapida maniero ekestas por fari tian pagon. En la urbo São Paulo (Brazilo) oni jam povas uzi ĝin, dekomence ĉe 15 restoracioj.

La procedo uzas la apon “Restorando”-n  (poŝtelefona aplikaĵo, ĉu Androjdo, ĉu Ajoŭeso), por trovi kaj rezervi restoracion. Ĝi postulas enskribo de kreditkarto, kiu povos esti informata ankaŭ pere de la retejo “Visa Checkout”.

“Restorando” kaj la firmao “Vizo” uzas la teknologio “MyCheck”, kiu ebligas al la kliento kontrolon pri sia konto dum la konsumado. Je la tempo de pago oni nur konfirmas ĝin por ke ties fakturo trafos la registritan kreditkarton.

La firmaoj planas rapide pligrandigi la servon al pli da restoracioj kaj urboj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog