La aŭtomatigo je superbazara aĉetado

amazon-go

Estas lanĉata de la usona firmao “Amazon.com”, superbazaro, nome “Amazon Go”, kie klientoj ne spertas vicojn nek helpon de funkciuloj je siaj aĉetadoj. Ili nur sin identiĝas ĉe la enirejo pere de poŝtelefono, poste ili prenas la deziratajn varojn el la bretaroj kaj la sekva paŝo estas simple foriri el la loko, ĉar la pagoj estos aŭtomate efektivigitaj je siaj kreditkarto-kontoj.

Celas la firmao ebligi al la homoj simplecon je aĉetado, sen bezono de atendado ĉe vicoj por io ajn. La establo estas tute aŭtomatigita kun bretaroj enhavanta “komputaj vidiloj”, “plureco de sentiloj” kaj “maŝina ellernado”. Kiam oni prenas ion, eble onia vizaĝo estas identigita kaj la sentiloj scias ĝuste tion kion oni prenis el iu loko ĉe la bretaro.

Nuntempe tiu usona superbazaro estas uzata nur de oficistoj de la firmao, kaj ĝi estos malfermata al la publiko en Seatlo (Usono) komence de la jaro 2017-a.

Tamen tiu ideo ne estis origine elpensita de “Amazon”, ĉar komence de ĉi tiu jaro iu sveda entreprenisto lanĉis ion tre similan.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog