Porvirina taksio-servo ekestas en São Paulo

taksio

Ĉiutage virinoj estas trafataj de seksa ĝenado. En Brazilo 77% da ili jam spertis tion, laŭ enketo fare de la internacia ne-registara organizaĵo “ActionAid” en la jaro 2015-a.

Antaŭ tia problemo multaj ideoj ekaperas por mildigi la malkomforton de la virinoj, ekzemple je veturadoj, kaj unu el ili ĵus rezultis la lanĉon en la urbo São Paulo (Brazilo) de taksio-servo per apo (poŝtelefona aplikaĵo) nome “FermiTaxi”, kiu celas ekskluzive virinojn, ĉu pasaĝeroj ĉu ŝoforoj.

La idealiganto kaj ĉefa afergvida oficisto de la platformo, Charles-Henry Calfat Salem, tion diris:  “Ni volas alporti senĝenon al la klientoj kaj pli da interago je la servo, ebligante al la uzantoj ekzemple ŝminki sin kaj eĉ priparoli temojn de la ina universo al la ŝoforo”.

Funkcianta ekde la 1-a de decembro kun 100 ŝoforinoj registritaj kaj apogita de la koncerna sindikato, estis disponigita mil rabataj kuponoj (per tajpado de la kodo YNKG7 en la apo) por instigi la virinojn ekkoni tian servon.

Post plifirmigo de la servo en Sanpaŭlo oni esperas ke je la unua semestro de la 2017-a jaro, la operacio de la apo etendiĝos al aliaj brazilaj ĉefurboj kun sufiĉa kvanto da inaj taksiŝoforoj, kiel ekzemple Rio de Ĵanejro kaj Belorizonto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog