Belga bierkulturo iĝas homara heredaĵo

biero

En Adis-Abebo (Etiopujo) lastmerkrede, la 30-a de novembro, estis diskonigita la decido de UNESKO, kiu proklamis la belgan kulturon pri biero kiel nemateria kultura heredaĵo. En Belgujo, kie ekzistas preskaŭ 1.500 varioj de tiu trinkaĵo, ties produktado kaj konsumado tradicie apartenas al la vivkulturo de multnombraj komunumoj, kun grava rolo je ĉiutago kaj festaj okazaĵoj, tiamaniere la organizaĵo pravigis la aferon.

Notinde, ke tiu distingo ne celas la bieron mem, sed koncernas al aro de kulturaj manifestiĝoj okazantaj kadre de ĝia fabrikado kaj gustumado. Tutlande ekzistas bierfarejoj, muzeoj, kursoj, seminarioj, eventoj, restoracioj kaj drinkejoj kie la tradicioj rilate al biero estas kultivataj, tion memorigis pere de komunikaĵo la belga komunumo de germanparolantoj.

“Nemateria kultura heredaĵo” de UNESKO (Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo) celas tradiciojn, kutimojn, morojn kaj metiojn transdonatajn de generacio al generacio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog