Pordego ŝtelita de koncentrejo estis trovita

dachau

Lastvendrede, la 2-a de decembro, la polico anoncis, ke trovis la pordegon enhavantan la sloganon “Arbeit macht frei” (Laboro liberigas), kiu estis ŝtelita de “Dachau”, la antikva nazia koncentrejo je la ĉirkaŭaĵo de Munkeno.

Post du jaroj de la ŝtelo, iu anonima denunco helpis la policon trovi en Norvegujo nazian pordegon, kiu estas preskaŭ 2 metroj longa kaj 108 kilogramoj peza.

“La pordego sufiĉe bone aspektas kaj ĝi estos redonita al la germanaj aŭtoritatoj plejeble rapide”, tion informis la polico de la norvega urbo Bergen, pere de komunikaĵo.

Dum Dua Mondmilito pli ol 206 mil judoj, samseksemuloj, politikaj kontraŭuloj, handikapuloj kaj milit-kaptitoj estis arestitaj ĉe Dachau kaj pli ol 41 mil el ili mortis aŭ estis ekzekutitaj ĝis la 29-a de aprilo 1945, kiam la usonaj trupoj liberigis la malliberuloj tie.

Nuntempe la Memorejo Dachau allogas jare ĉirkaŭ 800 mil vizitantoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog