La ribelo de veganoj kontraŭ la nova “fiver”

new-fiver

Ekde pasintseptembre, kiam la nova 5-pundsterlinga monbileto aperis, ĝi ekhavis multe da ŝatantoj en Unuiĝinta Reĝlando.

Konata kiel “fiver” ĝi estas forta, malfacile disŝirebla kaj lik-imuna.

Sed tiu monbileto ne estas tia: “sen grasa”. Ĝi estas plasta, presita sur polimero, enhavanta etan kvanton da besta graso, kaj veganoj ĝeniĝas je tio.

“Mi ne plu akceptos tiajn monbiletojn. Ironie mi donacis mian unuan “fiver”-on al vegana sanktejo”, tion afiŝis Angela sur Tvitero.

Veganoj kaj vegetaranoj sentis sin ofenditaj je tiu revelacio, kaj esprimis indignadon pere de la sociaj retoj. Pli ol 40 mil homoj subskribis peticion, kiu petas ŝanĝon de la materiaroj por la monbileto.

Banko de Anglio konfirmis la uzon de animala grasa por fabrikado de tiu monbileto. Laŭ komunikaĵo: “Ni konfirmas, ke la polimero-pasto el kiu la komponaĵo de la monbileto estas farita, enhavas postsignojn de substanco konata kiel sebo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog