Forpasis la inventinto de Bigmako

michael-jim-delligatti

La eksa franĉiz-akceptanto de Makdonaldo nome Michael Jim Delligatti, 98-jaraĝa, kiu elpensis la Bigmakon, mortis ĉi-merkrede, la 30-a de novembro. Antaŭ 50 jaroj, kiam Makdonaldo vendadis nur simplajn opciojn pri hamburgeroj, Delligatti decidis novigi farante version grandan por la produkto de la restoracia reto.

Laŭ la usona gazetaro, Makdonaldo kontraŭstaris la proponon de Delligatti, ĉar tiam la vendado de la ekzistantaj hamburgeroj estis sufiĉe bona, sed ĝi permesis al la entreprenisto vendi sian egan hamburgeron je ties 47 butikoj en la regiono de Pitsburgo (Usono).

Tuj post la sukcesa vendado de tiu sandviĉo, Makdonaldo inkluzivigis ĝin en sia menuo. En 1968 ĝi estis lanĉita en la tuta usona reto, kaj iom poste ĝi eniris la tutmondan menuon. Delligatti ne gajnis partoprenon je la koncerna vendado.

Nuntempe tiu produkto estas vendata tutmonde kaj eĉ iĝis “ekonomia indiko”. La revuo “La Ekonomiisto” kreis en 1986 la indicon Bigmakon, kiu komparas la prezon de la produkto ĉe pli ol 100 landoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog