Eŭropo – Rapida reŝargo de elektraj aŭtoj

 

Kvar el la plej grandaj fabrikoj de aŭtomobiloj de la mondo interkonsentis pri investo je miloj da lokoj en Eŭropo por rapida reŝargo de elektraj aŭtoj, celante antaŭenigi akcepton de tiaj veturiloj, tion informis la firmaoj ĉi-marde, la 29 de novembro.

Instigitaj de la sukceso de Teslo, kiu ricevis grandajn antaŭmendojn pri ties aŭto Model-3, la germanaj konkurantoj Porŝo, Mercedes-Benzo kaj BMW, kaj la eŭropa sekcio de Fordo, fondis komunan entreprenon por starigi 400 ŝargostaciojn jam ekde 2017. Laŭ la komunikaĵo de la firmaoj ĝis 2020 ili planas oferti milojn da tiaj “punktoj” de pil-reŝargo.

Sigmar Gabriel, la germana ministro pri ekonomio kaj teknologio kaj potence konkuranto de Angela Merkel venontjare, volas ke Germanujo iĝu elstara lando je teknologio pri elektraj aŭtomobiloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog