Senpaga trajnveturado, pro kodumula atako

muni-san-francisko

La publika transportsistemo de San-Francisko (Usono) estis trafita de atako per elaĉeta programaro (angle “ransomware”) ĉi-semajnfine, informis la lokaj ĵurnaloj.

Laŭ la publikaĵoj la atako komenciĝinta je la 25-a de novembro estigis, sur la ekranoj de diversaj komputiloj de la stacidomoj, prezenton de la mesaĝo “You Hacked, ALL Data Encrypted”. La mesaĝo ankaŭ petis, ke oni kontaktu la uzanton “cryptom27”, de “yandex.com”, por malblokiĝo de la datumo.

Krome la maŝinoj por pagoj en la stacidomoj ankaŭ prezentis mesaĝon jene: “Malaktivigita”. Estante nekapabla mon-ricevi de la pasaĝeroj, la sistemo permesis senpagajn veturadojn ĉe sia sistemo de malpezaj trajnoj.

Dimanĉe (27-a) la ĵurnalo “San Francisco Examiner” informis ke la komputilaj sistemoj de la transporta sistemo estis tute restaŭritaj. Supoze, tiu kiu disvastigis la “elaĉetan programaron” estus petinta USD 73 mil al la urbodomo de San-Francisko por malbremsi la datumon.

Tiurilate ĝis tiam kontakto kun la departamento pri transporto de la urbo ne sukcesis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog