Usono – Eksplodo de elektronika cigaredo

e-cigaredo

Lastmerkrede, la 23-a de novembro, usonano suferis trian gradan brulvundon post eksplodo de elektronika cigaredo ene de ĝia poŝo ĉe oportuna butiko, kie li estas dungata, en la ĉefa trajna stacidomo de Novjorko.

Tiam Otis Gooding, 31-jaraĝa, restis ĉe la vendotablo babilante kun kolegoj kaj subite la elektronika cigaredo eksplodis vundante lin ĉe kruro kaj mano, laŭ informo fare de lia advokato. Gooding estis enhospitaligita kaj trapasos kirurgion. Neniu alia estis vundita.

Tiu okazaĵo ne estis la unua tia. Pasintmaje tia aparato eksplodis ĉe la vizaĝo de viro, ankaŭ en Novjorko, rompante ties dentojn kaj estigante truon ĉe ties lango, krom brulvundo de la manoj.

Februare, elektronika cigaredo eksplodis ĉe pantalono de alia viro en la subŝtato Kentukio, kaj tiam eĉ fajrestingilo oni uzis kontraŭ la flamoj.

Laŭ raporto de Departamento de Fajrestingistoj de Usono estis registritaj 25 okazaĵoj pri incendioj, inter la jaroj 2009-a kaj 2014-a, pro eksplodo de elektronikaj cigaredoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog