NAKO – Konkurso por inventistoj

kosmonauxto

Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (Angla mallongigo NASA) lanĉis konkurson por instigi inventistojn trovi mastrumajn procedojn aplikebla al ekskrementado dum devigaj periodoj de uzado de kosmonaŭta vestaĵo.

Ĝis la 20-a de decembro la inventistoj interesataj devos prezenti siajn projektojn pri persona sistemo kiu solvu la aferon “6-tagan ekskrementadon” sen mana interveno.

“La malnova solvo konsistas je vindotukoj”, tion oni legas sur la retejo enhavanta la priskribon de la konkurso.

En la estontaj kosmoflugoj, kiel tiuj planitaj al iu asteroido, kaj al Marso, NAKO taksas ke estos bezonata 144 horoj (6 tagoj) al kosmonaŭtoj havi aliron al deca necesejo.

“Post vestiĝo maleblas al astronaŭtoj aliri siajn proprajn korpojn, eĉ por grati nazon”, tion informis NAKO.

La usona agentejo de kosma esplorado promesis premion po USD 30 mil al aŭtoro (ĝis tri) de esperiga mastrum-sistemo pri ekskrementoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog