MOIP – Pri patento-petoj en 2015

triciclo-solar

Ĉi merkrede, la 23-a de novembro, Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo (mallongigo MOIP, organo de UN) asertis en Genevo, ke Ĉinujo gvidas la kreskadon de novigo en la mondo, iĝante la unua lando kun pli ol unu miliono da petoj pri patentoj faritaj en periodo de nur unu jaro.

En 2015-a jaro la ĉinaj novigantoj prezentis la plimulton de la petoj koncernantaj al elektra inĝenierarto (kiu inkludas telekomunikado), sekvata de informa teknologio, duonkonduktaĵo kaj mezuriloj (inkludante medicina teknologio), tion diris la agentejo de UN.

La plejparto de la 1,01 milionojn da ĉinaj petoj koncernas al protektado enlande pri patentoj, registritaj markoj kaj industria fasonado, kaj nur 42.154 el ili rilatas al internacia aplikado.

Tutmonde ĉirkaŭ 2,9 milionojn da petoj pri patentoj estis formulitaj pasintjare, tio estas plialtigo je 7,8 procento rilate al la 2014-a jaro. Proksimume du el tri patento-petoj estas aprobitaj, tion informis Francis Gurry, la ĝenerala direktoro de MOIP.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog