Striko de pilotoj trafis 100 mil pasaĝerojn

lufthansa

Ĉi-merkrede, la 23-a de novembro, ĉirkaŭ 100 mil pasaĝeroj estis afektitaj de striko fare de pilotoj de la germana flugkompanio Lufthansa, laŭ informo de “Cockpit”, kiu estas la sindikato de la kategorio. Entute estis nuligitaj 876 flugoj el ĉirkaŭ 3 mil ĉiutagaj flugoj de Lufthansa kaj aliaj 60 de la malmultekosta flugkompanio de la grupo, nome “Eurowings”. Tiuj informoj venas el la itala novaĵagentejo Ansa.

Laŭ la komunikaĵo de la sindikato 51 el tiuj flugoj estis internaciaj. “Cockpit”, informis ankaŭ, ke la ĉesado de la laboro etendiĝos ĝis ĵaudo, la 24-a de novembro, estigante dum tiuj du tagoj entute 1,8 mil da nuligitaj flugoj envolvante ĉirkaŭ 215 mil pasaĝerojn.

La kialo de tiu protesto rilatas al manko de plipagoj dum pli ol 5 jaroj. La entrepreno Lufthansa, estas la plej granda flugkompanio de Germanujo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog