La kodumulino kiu mem enmetis 50 enplantaĵojn

lepht-anonym

Skota kodumulino nomata Lepht Anonym, klopodante plibonigi siajn sensojn kaj konojn, estas enplantanta blatojn kaj magnetojn je sia propra korpo.

Intervjuita de BBC ŝi diris esti ne zorgema je riskoj, doloroj, malkomfortaj efektoj de la amatoraj procedoj kiuj ŝi submetiĝas, sed tute ne konsilas al iu ajn sekvi sian ekzemplon.

“Mi preferas suferi per multa doloro celante akiri konon, ol resti sen tiu kono por eviti doloron”, tion ŝi asertis. Lepht sin difinas kiel “transhumanisto”, kiu estas iu kiu volas plibonigi la homaran vivkvaliton pere de la teknologio.

“Mia unua kirurgia sperto okazis en la 2007-a jaro. Ĉion kion mi faris estis aĉeto de cifera blato kaj legilo en la reto, kaj medicinaj iloj asepsigitaj, kaj kirurgia pako”.

Por la unua procedo, amikino helpis ŝin. “Tiam, amikino kiu estis medicina studento faris la tranĉon, post mi enmetis la blaton kaj mi pansis la vundon”. Ekde tiam Lepht ne sindetenis je novaj procedoj.

Transhumanismo estas internacia movado por plialtigi la intelektan kaj korpan staton de la homoj pere de scienco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog