Fejsbuko kreos 500 laborpostenojn ĉe sia nova Londona sidejo

fajsbuk-oficejo

Ĉi lunde, la 21-a de novembro, Fejsbuko anoncis, ke establos novan sidejon en Londono en la 2017-a jaro kun starigo de 500 laborpostenoj. Tio signifas plialtigo je 50% en la nombro de oficistoj de la firmao en Unuiĝinta Reĝlando, malgraŭ la malcertecoj koncernantaj al Briteliro (la eliro de Britujo el la Eŭropa Unio).

La anonco okazis dum la jarkonferenco de Brita Industria Konfederacio kaj ĝi estas plia bona novaĵo por Unuiĝinta Reĝlando, post sama decido fare de Guglo antaŭ nelonge.

“Britujo staras inter la plej bonaj lokoj por teknologia entrepreno, kaj ĝi estas grava parto de la historio de Fejsbuko. Ni alvenis Londonen en la 2007-a jaro kun kelkaj kunlaborantoj kaj venontjare, ĝis la jarfino, ni inaŭguros nian novan sidejon”, tion asertis pere de komuniko Nicola Mendelsohn, la vicprezidanto de Fejsbuko por Eŭropo.

Laŭ komuniko de la firmao, la londona urbestro Sadiq Khan festis tiun decidon, asertante: “La kompromiso de Fejsbuko estas nova indiko, ke Londono estas malfermata al talento kaj novigo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog