En Italujo animacio de Diznejo ne titoliĝas same la nomo de pornoaktorino

moana

Laŭ la usona periodaĵo “The Hollywood Reporter”, la grandega kinofarejo Diznejo (Walt Disney Company) retitoligis en Italujo sian novan animacion “Moana”-n, por eviti miskomprenon kun la fama pornoaktorino en tiu lando, la jam forpasinta Moana Pozzi.

Oni supozas, ke Diznejo decidis anstataŭigi la nomon por eviti ke infanoj trovus per interreta serĉo aliajn materialojn ne koncernantajn al la animacio.

La 22-a de decembro ĝi estos lanĉita en Italujo kiel “Oceania”, pro referenco al la regiono enhavanta la insuloj kie la historio disvolviĝas. Ankaŭ la nomon “Vaiana”-n ricevos la animacio ĉe kelkaj eŭropaj landoj, kie “Moana” estas “registrita marko”, kiel ekzemple en Hispanujo.

En Brazilo la animacio spekteblas ekde la 5-a de januaro 2017-a, kun ties originala titolo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog