Guglo ciferece mortigis trompistojn

guglo-oficejo

Ĉu vi rimarkis kiom Guglo rolas je via ĉiutago, kaj jam bildigis kia estus, se subite oni malpermesus al vi aliron al iu ajn guglo-servo? Nu, estas ĝuste tio, ke grupo da usonanoj spertas nun pro partopreno en skemo pri poŝtelefonvendado.

Multaj homoj estis aĉetantaj la telefonaparaton “Google Pixel”, kadre de la programo pri telefonservo de Guglo nomata “Project Fi”, kaj poste ili revendis la aparatojn al firmao el Nov-Hampŝiro (Usono).

Malkovrante tiun skemon, Guglo ekidentigi ties partoprenantojn, ĉar tiu praktiko kontraŭas la termojn de la servo – la koncerna teksto eĉ informas, ke oni povas aĉeti la produktojn nur por persona uzado, kaj ne por revendo.

Laŭ la gazeto “The Guardian” estas centoj da identigitaj homoj tiaj, kaj multe aliaj estos, ĉar ŝajne la trompo jam okazadis antaŭ jaroj per aliaj aparatoj de la firmao.

Guglo tute ne kompatis la ruzulojn, kaj profitas la okazon por provoki ciferecan hekatombon. La puno fare de la firmao al ili estas ne nur ties malpermeson al ĝia butiko, sed Guglo ankaŭ subite malpermesas al tiuj homoj la uzon de iuj ajn Guglo-servo, inter ili “Gmail” (retpoŝtmesaĝoj). Tiamaniere multaj homoj perdis siajn dokumentojn, fotojn, retpoŝtmesaĝojn, aliron al aliaj retejoj pere de Guglo kaj, ŝanĝo de pasvortoj, ktp.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog