Pro teknologio 5 milionoj da homoj maldungiĝos ĝis 2020

jeff-weiner

Lastmarde (la 15-a de novembro) Jeff Weiner, la ĉefa afergvida oficisto de  Linkdeno, diskonigis la ekziston de antaŭvido pri maldungo je 5 milionoj da homoj pro antaŭeniro de la teknologia sektoro.

Weiner tion asertis dum grupa intervjuo fare de la usona firmao “Code Enterprise”. Tia prognozo devenas el Monda Ekonomia Forumo, kaj li klarigis ke, laŭ antaŭvidoj, la teknologia disvolviĝo malaperigos 7 milionojn da laborpostenoj, sed ĉar la novaj teknologioj estigos ĉirkaŭ 2 milionojn da postenoj, ŝajnas la nombro de senlaboruloj en la mondo plialtigos je 5 milionoj.

En la evento li diris, ke ne plu ekzistas la tiuj tempoj, kiam la homoj ĉe la fakultato decidis pri iu profesio, kaj  sekvis ĝin porĉiam. “Ni ĉiuj devas esti malfermitaj al la koncepto pri senĉesa edukado”, tion li avertis. Tio signifas, ke la oficisto de la estonteco daŭre perfektiĝu, kaj pretiĝu por ŝanĝo de fako laŭ bezono de la merkato.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog