Nova rimedo por arbitraciantoj testota dum futbalmatĉo

futbalo

Ĉi-marde, la 15-a de novembro je la 19 horo kaj 45 monutoj (laŭ UTC-tempo) okazos amikecan matĉon pri piedpilko inter Italujo kaj Germanujo en la urbo Milano (Italujo), kaj ĝi provos novan modelon rilate al uzo de teknologioj. Skipo de duopulo revidos filmadon pri polemikaj okazaĵoj (goloj, penaloj, ruĝkartoj …) kaj helpos la arbitracianton je siaj decidoj dum la matĉo.

La ĉefa arbitracianto ne rajtas spekti la filmadon, sed nur ricevi konsilojn de tiaj helpantoj.

La testo de tiu modelo enkadriĝas je orientado de FIFA (Federacio Internacia de Futbala Asocio), kiu celas ĝian enkondukon en la mondpokalo okazonta en Rusujo je la 2018-a jaro.

Tia teknologio estas provata diverslande tra la mondo, kaj ĉe la nederlandaj turniroj estas la plej videblaj ekzemploj tiaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog