Jackie Chan ricevis honoran Oskar-premion

 

Actor Jackie Chan accepts his Honorary Award at the 8th Annual Governors Awards in Los Angeles

La 89-a eldono de Oskar-premio okazos nur februare 2017, sed Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj jam ekdisdonis kelkaj el siaj ĉefaj premioj. Vespera de la lasta sabato (la 12-a de novembro) Jackie Chan ricevis honoran Oskar-premion ĉe ceremonio okazinta en Los-Anĝeleso (Usono), pro lia pionira kina kariero.

Tiu 62 jaraĝa aktoro jam partoprenis pli ol 150 filmoj kaj estas rekonata pro lia pionira rolado je akrobata lukto ĉe la kinematografaj ekranoj de Holivudo. Ricevante la premion el la manoj de la aktoro Chris Tucker, Chan asertis, ke li neniam imagis sin kiel gajninto de Oskar-premio. Naskiĝinta en Honkongo, Jackie Chan komencis sian kinan karieron ne la 1960 jaroj, kaj krom aktoro li rolas kiel produktoro, scenaristo, koreografo, reĝisoro kaj kantisto.

La aliaj ricevantoj de omaĝoj de la Akademio tiam estis Anne V. Coates (kina eldonisto), Lynn Stalmaster (direktoro de trupo) kaj Frederick Wiseman (fakulo pri dokumenta filmo).

La Akademio aranĝas tiun eventon apartigite de la ĉefa festo celante pli da atento kaj prestiĝo al la omaĝitoj de la kategorio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog