Duone mocarelo, duone kalabrikolbaso!

pico-duone-duone

En Brazilo kiam oni mendas unu picon dividite je du malsamaj tipoj, ekzemple duone mocarelo kaj duone kalabrezkolbaso, tiam oni pagos la tutan picon laŭ la prezo de la plej kosta el ili. Ĉu tio justas?

En la urbo Fortalezo, la fondaĵo Procon, kiu regas programon pri protektado de la konsumanto-rajtoj, decidis malpermesi tian kutimon de la picejoj asertante ke ĝi kontraŭas al la koncerna leĝkodo (39-a artikolo, 5-a ero): “akiri el konsumanto evidentan troan avantaĝon”.

Asocio de picejoj klarigas, ke aranĝi tian picon kostas pli ĉar ĝi postulas pli da atenton, tempon kaj lertecon al la picobakisto, do pro tia kutimo, nek la konsumanto estas trompita, nek la picejo maljuste profitiĝas.

Procon de la urbego Sanpaŭlo alimaniere procedas: tie la picejo estos kondamnita per monpuno nur se la konsumanto ne estis klarigita, antaŭ ties mendo, pri tia prez-sistemo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog