Nova medicina aparato aperas: memorbastoneto por HIV-ekzameno

hiv-memorbastoneto

Scientistoj el Unuiĝinta Reĝlando disvolvigis HIV-ekzamenaparaton uzante USB-poŝmemorilo, kiu kapablas rapide kaj precize kontroli la kvanton da virusoj troviĝanta en la sango de la paciento.

Tiu aparato, kreita de la scientistoj de “Imperial College de Londres” kaj de la privata usona firmao “DNA Electronics”, uzas guton da sango por detekti HIV-on kaj poste starigas elektran signon kiu povos esti legata de komputiloj kaj porteblaj aparatoj.

La esploristoj asertas, ke tiu teknologio, malgraŭ estante je komenca fazo, povus ebligi al pacientoj regule kontroli siajn virusajn nivelojn, simile al tiuj fare de diabetuloj pri siaj sukerniveloj ĉe sango.

En la scienca bulteno “Scientific Reports” raporto informis ke la rezultoj de la ekzamenoj per tia memorbastoneto estis efikaj je 95 procento ĉe 991 specimenoj da sango, kaj la averaĝa tempodaŭro por ĝiaj pretigoj estis 20,8 minutoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog