Jen nova servo lanĉita: psikoterapio per apo

psikologo

La brazilanoj  Yonathan Yuri Faber kaj Renan Tupin disvolvigis la servon nomatan “Fala Freud” (Parolu Freud), kiu celas liveri psikologan orientadon pere de apo. Tiu servo estas efektivigita de profesiuloj kaj kostas monate 299 realojn (ĉirkaŭ 85 euroj) al la uzantoj.

Ĝi estis aprobita de la Federacia Psikologia Konsilio pasintmonate, kaj jam haveblas al la publiko. Unue la interesulo estos taksata de psikologo celante kontroli ĉu tia sistemo taŭgos al li. Per ĝi eblas sendi mesaĝojn per teksto, voĉo kaj video, celante orientadon.

La koncerna apo ekzistas por Androido kaj Ajoŭeso, kaj la pago oni faras per kreditkarto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog