Ubero estas kondamnita pro ŝofora eraro

stiristo

La firmao Ubero, pri transporto kaj interreto, estos devigita pagi kompensodevon je 12 mil realoj (ĉirkaŭ 3,4 mil eŭroj) al ina kliento, ĉar ĝia stiristo faris malĝustan vojon dum veturado.

Ŝi alvokis la servon  de Ubero, pere de ties apo, en la urbo Rio de Ĵanejro (Brazilo), por veturi al flughaveno “Galeão” de kie ŝi enaviadilos por flugo al la urbo San-Luiso (subŝtato Maranjano), sed la ŝoforo misfaris la vojon, kaj ŝi maltrafis la flugon pro malfrua alveno.

Malgraŭ Ubero argumentis ion celante ĝia ne kulpigo, la juĝisto rifuzis ĝin, kaj reliefigis ke la firmao mem rekonis sian eraron kaj ofertis repagon al la kliento, rilate al la kroma pago pro la malĝusta vojirado okazinta.

La juĝisto eĉ asertis je sia verdikto, ke ankaŭ li estas ofta kliento de Ubero, kaj tute ne ŝatus iĝi viktimo de tiaj fuŝoj je la servoj liveritaj de la firmao.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog