Populara pasvorta mastrumilo iĝas tute senpaga

LastPass estas kromaĵo por retumiloj, kaj ankaŭ apo por tabletoj kaj poŝtelefonoj. Tiu programo postulas konton en la retejo, kaj estigo de ĉefa pasvorto. Tiam, kiam la uzanto estos enreta en la servo, ĉiuj pasvortoj antaŭe konservitaj tie estos aŭtomate metitaj en la retaj formularoj.

La servo rolas kiel ĉifrita sekurŝranko en la “nubo”, kie estas konservataj la pasvortoj. Aliron tie oni faras pere de ĉefa pasvorto, kiu ne estas konservita de la sistemo. Antaŭe paga, nun senpage oni povas ekhavi tiun solvon por trakti diversajn pasvortojn kiujn oni uzas ĉiutage je malsamaj aparatoj.

La vicprezidanto kaj fondinto de LastPass, Joe Siegrist, asertis ke tiu ŝanĝo estis farita pro la nuntempaj bezonoj, kiuj estis tute malsamaj je 2008, kiam la servo estis lanĉita.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog