Nova komunikilo por firmaaj teamoj aperas

Celante firmaojn, Mikrosofto prezentis ĉi-merkrede (la 2-an de novembro), la mesaĝsistemon “Microsoft Teams”, estigante konkurencon al la ekfirmao “Slack” kaj al la similaĵo de Fejsbuko nomata “Workplace”.

La nova softvado enkadriĝas en la servoj de “Office 365”, kiu estas mikrosofta softvaro kun konservado de dosieroj en la nubo, enhavanta pli ol 85 milionojn da aktivaj uzantoj tutmonde.

Slack, kiu posedas inter siaj klientoj “CBS”, “BuzzFeed”, universitatojn kaj la usonan registaron, atingis pli ol 4 milionojn da aktivaj uzantoj tage en oktobro. Kun sidejo en San-Francisko (Usono), ĝi aperigis tutpaĝan anoncon sur la ĵurnalo “New York Times”, tuŝante la eniron de Mikrosofto en tiu merkato.

“Ni estas vere ekscititaj, ke ni ekhavas konkuron”, tion asertis Slack pere de la anonco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog