Kuntrejnado por veganaj komencantoj

Kadre de entreprena universo la klientoj de “kuntrejnado” (angle “coaching”) ŝerĉas sukceson al ties negocoj kaj trovas pli bonajn vojojn al progresado.

Nu, ĉu tio ideo povus esti aplikita al veganismo?

Pripensante tion la gaŭĉa Fernanda Locatelli, kiu estas fakulino pri NLP (*), pasintjare en Brazilo disvolvis procedon uzantan ilojn de NLP kaj kuntrejnado, por helpi homojn volantajn iĝi veganaj sed ankoraŭ ili spertas malfacilaĵojn.

Laŭ tiu proceso, gravas la volo al la ŝanĝo, kies decido farendas ene de la homo, kaj la kuntrejnado helpas je tia persona transiro.

La 1-a de novembro estas monda tago de veganismo.

(*) Neŭrolingvistika programado (laŭvorta traduko el la anglalingva nomo neuro-linguistic programming, ofte mallongigita NLP) estas aro da modeloj, principoj kaj kredoj, kiuj celas priskribi la rilatojn de la homaj menso kaj lingvo. Antaŭ ĉio ĝi tamen estas aro da teknikoj, kiuj, laŭ la adeptoj de la praktiko, kapablas ŝanĝi la homan konduton kaj solvi mensajn kaj korpajn problemojn kaj tiel evoluigi la personecon. Ĝi estis kaj estas uzata en tiel diversaj kampoj kiel vendado, komunikado, edukado, trejnado, sporto, komerca administrado kaj homaj rilatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo kaj Esperanta Vikipedio.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog