La 28-a de oktobro: Internacia tago de animacia filmo

La unua animaciita projekcio (surekrane) estis kreata en Francujo, fare de Charles-Émile Reynaud, kiu estis franca scienca instruisto. Reynaud kreis la praksinoskopon en 1877 kaj la “Théâtre Optique” en Decembro 1888.

La 28an de oktobro 1892 li projekciis la unuan animacion en publiko, nome “Pauvre Pierrot”, ĉe la Muzeo Grévin en Parizo. Tiu filmo estas ankaŭ elstara kiel la unua konata ekzemplo de filmperforaĵoj uzataj.

Liaj filmoj ne estis fotitaj, ili estis desegnitaj rekte sur travidebla strio.

Animacio (aŭ movbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj; en tiu okazo eblas ĝin nomi desegnofilmo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el vikipedia artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog