Senŝofora kamiono plenumas 190-kilometran veturadon

Uber, la firmao pri interreto kaj transporto, aĉetis la usonan firmaon Oto-n, kiu posedas la teknologion pri aŭtonomaj kamionoj, celante konkeri la merkaton de ŝarĝlivero per kamionoj sen stiristoj.

Partnereca ago inter Oto kaj biera fabrikanto el Kolorado (Usono) ebligis la unuan liveron, per aŭtonoma kamiono, de 50.000 bieroj veturantaj entute 190 kilometroj inter la urboj “Fort Collins” kaj “Colorado Springs”.

Ĉiam, kiam la kamiono eniris urben, homa ŝoforo ek-stiris ĝin, sed sur ŝoseoj la kamiono ĉiam sin kondukis.

Oni promesas, koncerne al moviĝemo kaj medio:

1e – Malaltigo de frajtoprezo, ĉar kamionoj veturos 24-hore, moviĝantaj per sunenergio kaj senŝofore.

2e – Malaltigo de akcidentoj, ĉar ili estas programitaj por respekti rapideco-limojn, distancon inter veturiloj, kaj “ne dormeti”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog