Genra egaleco je labormerkato oni atingos nur je 2186

Per nuna ritmo, viroj kaj virinoj ekhavos oportunojn, partoprenojn kaj salajrojn egalajn post 170 jaroj, asertas Monda Ekonomia Forumo, kiu konstatas retropaŝon en la ekonomia egaligo, kaj laŭdas la nordiaj landoj kaj Ruando.

La antaŭeniroj por malplialtigi la salajrajn malsimilecojn inter viroj kaj virinoj, kaj plialtigi la inan partoprenon en la labormerkato drame malakceliĝis lastjare, tion asertas studo fare de Monda Ekonomia Forumo, diskonigite ĉi-marde, la 25-a de oktobro.

Tutmonde 54% de la virinoj je labor-aĝa partoprenas la formalan ekonomion. Pri la viroj, ili estas 81%. Ŝiaj jaraj enspezoj estas iom pli ol duono rilate al tiuj de la viroj, ĉirkaŭ 10.778, kontraŭ 19.873 (usonaj dolaroj).

“Tiuj antaŭvidoj ne estas konkludoj neŝanĝeblaj. Ili spegulas la nuna stato pri la antaŭeniro kaj celas stimuli reagojn”, tion reliefigas Saadi Zahidi, kiu estas membro de la plenum-komitato de Monda Ekonomia Forumo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog