Featured

Bonvenon!

La retejo UB estas “skribejo” por komencintoj kaj progresantoj (sed ne nur) de Esperanto.
Por afiŝi unuafoje (aŭ delonge ne afiŝinte) petu invitilon.


Por aldoni novan skribaĵon…
Skribu en Esperanto, sed ne pri Esperanto.
(Ĉiu skribaĵo afiŝita malaperos post monato)


Paulo Cesar Pires, loĝanta en Brazilo, prizorgas ĉi tiun retejon.

74-jaraĝulo postvivis al falo el la 8-a etaĝo

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Hieraŭ vespere (vendrede, la 10-an) en Brazilo 74-jaraĝa viro postvivis post fali el la 8-a etaĝo de loĝeja konstruaĵo en la kvartalo Encruzilhada, de la marborda urbo Santos, subŝtato San-Paŭlo. La falo iomete mildiĝis pro tio, ke sur ternivelo la falinta maljunulo trafis kovrilon de plurmetila metakrilato, kiu detruiĝis.

Atestanto diris al la polico, ke antaŭ la falo li rimarkis la pensiulon staranta sur seĝo ĉe la vestolavejo de la apartamento. Post la akcidento oni venigis la krizajn servojn, kiuj trovis la viktimon svenintan – ili faris la unuajn kuracadojn surloke kaj kondukis la viron al malsanulejo, kie li daŭras prizorgata.

Nov-Jorko stampis la frapfrazon ‘Black Lives Matter’ antaŭ la Trump Tower

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Apoge al la kontraŭrasisma movado, hieraŭ (ĵaŭde, la 9-an) en Nov-Jorko sur la fama Kvina Avenuo estis skribita per grandegaj literoj la frapfrazon ‘Black Lives Matter’, antaŭ la Trump Tower, la sidejo de la nemoveblaĵa grupo de la usona prezidanto.

Kiam pasintmonate estis diskonigata la tiurilata plano de la urbestro Bill de Blasio, tiam Donad Trump akuzis la demokratiulojn pri “nigrigi” tiun luksan avenuon per “malaman simbolon”. La urbrestro reagis asertante, ke celas vidigi al la prezidanto “tri vortojn, kiuj li ne respektas”.

Volontuloj el malsamaj organizaĵoj farbis la frapfrazon rigardataj de kelkaj policistoj kaj multaj gazetistoj – fine la urbestro kaj la pastro Al Sharpton, kiu estas aktivulo pri civilaj rajtoj, partoprenis la aferon per kelka peniktuŝo.

Tigro mortigis sian zorgistinon antaŭ vizitantoj en bestoĝardeno

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Lastsabate (la 4-an) en la bestoĝardeno de Zuriko (Svislando) siberia tigro atakis kaj mortigis 55-jaraĝan zorgistinon, antaŭ tieaj laboristoj kaj vizitantoj. La virino estis prizorgata, sed vane, kaj ŝi mortis tie.

Laŭ BBC vizitantoj en la bestoĝardeno funkciigis la alarmilon ĉirkaŭ la 13h30 kaj teamo forigis la tigron el la kaĝo kie troviĝis la zorgistino. Ili vane strebis je ŝia revivigo. “Malfeliĉe la helpo venis malfrue”, tion diris la porparolanto de la bestoĝardeno.

Tiu tigro, nomata Irina, naskiĝis en 2015 en bostoĝardeno de Danlando, kaj ĝi translokiĝis al Zuriko pasintjare. Enketo pritraktos kial la zorgistino estis en la kaĝo samtempe al la besto, kaj psikologian zorgon haveblas al tiuj, kiuj spektis la atakon.

Mortis la plej aĝaj siamaj dunaskitoj

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Ronnie kaj Donnie Galyon, de la usona urbo Beavercreek (subŝtato Ohio), naskiĝis kuniĝintaj per la ventro en 1951. En 2014 ili estis konsiderataj kiel tiaj plej aĝaj siamaj dunaskitoj tutmonde, kaj lastsabate (la 4-an) ili mortis en la aĝo 68 jaroj. Laŭ ilia frato ili mortis nature, ĉe prizorga centro en la urbo Dayton.

Tiuj siamaj dunaskitoj perlaboris monon – kiu subtenis ilian familion dum jaroj – aperante kiel vidindaĵoj en cirkoj kaj paradoj surstrate. En 1991 al la ili venis emeriteco rilate al distra industrio. La fratoj loĝis sole ĝis 2010, kaj post ĉe familianoj, pro sanaj kialoj. En tiu jaro aperis dokumentario pri ili en la usona televido. La komunumo de Dayton eĉ kolektis monon por helpi la fratojn ripari la domon kaj akiri rulseĝon kongruantan al ili.

Aŭtomobilo stirata de sia aĉetinto karambolis kun muro ankoraŭ ene de la aŭtovendejo

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Jen filmeto pri okazintaĵo pasintsemajne en Hinda Unuio, ĉe iu aŭtovendejo de la fabrikanto KIA. Ho ve, kia bedaŭro!

Iu hindo venis al la tiea vendejo por ricevi sian ĵus akiritan novan aŭtomobilon de la marko KIA, tia modelo Carnival. Enaŭtigite ene de la firmao li ekveturis kaj anstataŭ tuj turniĝi dekstren li koliziis kun muro fronte al la veturilo. Tiu forta frapo detruis la antaŭon de la veturilo, kaj funkciigis ties aersakojn por protekti la stiranto kaj la pasaĝero.

La elektronika rubaĵo ne ĉesas kreski tutmonde

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Laŭ freŝa studo diskonigita lastĵaŭde (la 2-an) de la UN-Universitato, jam konsistas el 53 milionoj da tunoj jare la tutmonda kvanto de elektronika rubaĵo – ĉiaj aparatoj, kiel ekzemple poŝtelefonoj, komputiloj, fridujoj kaj sunĉeloj. El ĉiaj rubaĵmontoj produktataj en la mondo, tiu de elektronikaĵoj estas tia plej rapida kresksanta. Ĝi enhavas 50 tunojn da hidrargo, 71 mil tunojn da bromitaj produktoj por flamoproskrastigo kaj 98 mil tunojn da CO2 (karbona dioksido), laŭ tiu esploro.

“En la lastaj kvin jaroj la kvanto de elektronika rubaĵo kreskis trioble pli rapide ol tiu kresko de la homa loĝantaro, kaj 13% pli rapida ol la kresko de la MEP (malneta enlanda produkto) de la tuta monda landaro, laŭ asertis Antonis Mavropoulos, kiu estas la prezidanto de la Internacia Asocio pri Solidaj Forĵetaĵoj.

Pri tiu rubo la regionoj kun plej alta mezuma produktado por civitano jenas: Eŭropo, Nord-Ameriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Usonano faras mezume pli ol 19 kilogramojn de eletronikrubaĵo jare. Germano ĉirkaŭ 23 kg kaj norvego eĉ pli ol 28 kg jare. Laŭ unu el la esploristoj, Rüdiger Kühr, la recikligo de elektronikaĵoj povus trafi 100%-on, tamen la mondo ege malproksimiĝas je tio, eĉ en Eŭropo, kie oni tiurilate planis 65%-on en 2019, nun spertas 42%.

Trump anoncis la konstruon de “nacia ĝardeno”, kun statuoj de usonaj herooj

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Hieraŭ (sabate, la 4-an) Usono festis sian Sendependecan Tagon kaj antaŭtage la usona prezidanto Donald Trump anoncis la subskribon de ordono por starigo de “nacia ĝardeno pri usonaj herooj”. En tiu ordo oni legas: “Neniu plenumis perfektan vivon, tamen indas, ke ilin oni omaĝu, memoru kaj studu”. Tiu decido okazas meze de polemiko pri detruado de multaj statuoj de kondederaciuloj, sed ne nur.

En sia parolado ĉe la Monto Rushmore (subŝtato Suda Dakoto) la prezidanto denuncis tion, kion li nomis “kultura maldekstra revolucio”. La ordono ekas la starigon de grupo, kiu pridiskutos la lokon kie la ĝardeno estu konstruata, kaj prezentos proponon al la prezidanto en limtempo da 60 tagoj. Trump volas, ke la ĝardeno malfermu ĝis la 250-jariĝo de la sendependeco, tio estas ĝis la 4-an de la 7-a monato 2026.

Paseroj el Kanado akiris novan akcenton

Dum vojaĝadoj, oni iafoje revenos hejme kun nova akcento. Exzemple, usonano el Ĉikago povas paroli kun aŭstralia flekcio post kiam li vizitis Perth en Aŭstralio. Sed certe, nur homoj havas akcentojn, ĉu ne? Ĉu birdoj povas ankaŭ akiri akcenton?

Scientistoj ĉe la Universitato de Norda Brita Kolumbio malkovris, ke la kantoj de blankgorĝaj emberizoj, kiuj estas specio de birdo indiĝena de Kanado, ŝanĝis dum la pasintaj jaroj. D-ro Ken Otter, biologo, detektis novajn kantojn de paseroj. D-ro Otter preskribis la kanton, kiel ĝi estis antaŭ du jardekoj: “da-da-da//da-da-da//da-da-da//da-da-da”. Nun li diris, ke la kanto sonas tiel: “da-da//da-da//da-da//daaa”. Estas kvazaŭ la birdoj akiris novan akcenton.

Kanadaj paseroj flugas tre longajn distancojn oriente-okcidente inter Brita Kolumbio kaj Ontario. Eĉ se la scientistoj ne komprenas precise kiel tiu fenomeno okazas, ili pensas, ke tra vojaĝado paseroj lernas diversajn kantojn de unu el la alia. Ŝajnas, ke birdoj povas kunhavi kulturajn spertojn kiel homoj.

Baldaŭe: homfarita intelekta sistemo rekonos kovimon per la tuso de malsanulo

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
En Brazilo esploristoj de la Fondaĵo Fiocruz disvolvis sistemon, kiu per homfarita inteligento identigas tuson de malsanulo pri kovimo.

“Ĉiu malsano havas specifan trajton kaj kiam oni tusas, tiam specifan sonondon estiĝas. Identigi tiajn malsamecojn ne estas simpla tasko por la homa kapablo, tamen teĥnikaroj ja kapablas tion fari per la tuso de malsanuloj, ekzemple pri kovimo, tuberkulozo kaj astmo, aŭ de malsanulo spertanta nenian pulmomalsano”, tion asertas Júlio Croda, kiu estas infektofaka kuracisto de Fiocfruz.

Esploristoj de tiu fondaĵo nun kolektas registrojn de tuso tutlande – minimume 300 pri malsanuloj de kovimo, 300 pri malsanuloj de aliaj pulmomalsanoj kaj 300 pri sanuloj. Iu ajn aĝanta ekde 18 jaroj povos registri sian tuson per komputilo aŭ poŝtelefono kaj sendi ĝin por partopreni la esploron.

Krom Fiocruz partoprenas tiun projekton la brazila esplorcento “Instituto Butantan” kaj la usona grandega firmao pri komputila teĥnikaro nome “Intel”, kiu provizos la rimedojn de homfarita intelekto. Julio Croda takas, ke post 30 tagoj surbaze de tiu esploro ni provizos programeton por helpi je diagnozo de kovimo.

Per letero la belga reĝo Philip esprimis historian penton

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
La 30-an pasintmonate la Demokratia Respubliko Kongo festis 60-jariĝon pri sendependiĝo el la belgoj. Tiu datreveno spertis historian momenton: la reĝo Philip de Belgolando leteris al Félix Tshisekedi, la ĉefministro de tiu afrika lando, rekonante la faritajn perfortaĵojn kaj kruelaĵojn en Kongo antaŭ ties sendependiĝo. “Mi volas esprimi profundan kondolencon pri tiuj vundoj el pasinteco, kies ĉagrenon revivigas hodiaŭ la diskriminaciadoj ankoraŭ tre oftaj ĉe niaj socioj”, tion skribis Philip.

Ekde 1865 la afrika lando, unue kiel Libera Ŝtato Kongo, estis persona posedaĵo de la belga reĝo Leopoldo la 2-a. La teritorion de la nuna Demokratia Respubliko Kongo transdonis li al la registaro de Belgolando nur en 1908 pro la premo de la internacia publika opinio pro la perforto kontraŭ la indiĝenoj. Tiurilate oni taksas, ke en tiuj tempoj pli ol dek milionoj da kongolanoj perdis sian vivon. “Oni faris agojn de perforto kaj krueleco, kiuj ankoraŭ ĉagrenas onian kolektivan memoron. La kolonia periodo ankaŭ alportis suferojn kaj humiligojn”, tion skribis Philip.

La reĝo Philip substrekis sian devon “kontraŭbatali ĉian rasismon. Mi kuraĝigas la pripensadon stariganta de nia parlamento celante, ke nia memoro estu finfine pacigata”. La konga ĉefministro ĝoje ricevis tiun leteron.